Provided by: help2man_1.49.2_amd64 bug

NOMO

       help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO

       help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

       'help2man' generas man-paĝon el eligoj de '--help' kaj '--version'.

       -n, --name=ĈENO
              priskribo por la alineo NAME (NOMO)

       -s, --section=SEKCIO
              sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)

       -m, --manual=TEKSTO
              nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)

       -S, --source=TEKSTO
              fonto de la programo (FSF, Debian, ...)

       -L, --locale=ĈENO
              elekti lokaĵaron (aprioras "C")

       -i, --include=DOSIERO
              inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'

       -I, --opt-include=DOSIERO inkluzivigi materialon el 'DOSIERO' se ĝi ekzistas

       -o, --output=DOSIERO
              sendi eligon al 'DOSIERO'

       -p, --info-page=TEKSTO
              nomo de manlibro Texinfo

       -N, --no-info
              formeti referencon al manlibro Texinfo

       -l, --libtool
              forviŝi la 'lt-' el la program-nomo

       --help montri tiun ĉi helpon, kaj eliri

       --version
              montri versio-numeron, kaj eliri

       PLENUMEBLAĴO  devas  akcepti  modifilojn  '--help' kaj '--version' kaj eligi al ĉefeligujo
       kvankam alternativoj povas esti indikataj uzante:

       -h, --help-option=ĈENO
              help-elektila ĉeno

       -v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno

       --version-string=ĈENO
              versia ĉeno

       --no-discard-stderr
              inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil-eligo

       Raportu program-misojn al <bug-help2man@gnu.org>.

       Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003,  2004,  2005,  2009,  2010,  2011,
       2012, 2013, 2014, 2015, 2016, 2017, 2020, 2021, 2022Free Software Foundation, Inc.  Tio ĉi
       estas libera programaro; rigardu la fontkodon por kopi-kondiĉoj. Estas NENIU garantio;  eĉ
       ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ

       Kroma  materialo  povos  esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj --include kaj
       --opt-include La formo estas simpla:

           [sekcio]
           teksto

           /ŝablono/
           teksto

       Pecoj de netuŝita teksto *roff estos enmetataj en la eligo en  la  komenco  de  la  donita
       [sekcio] (iu ajn uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.

       Ŝablonoj  uzas la sintakson de regul-esprimoj Perl kaj povas esti sekvataj de la modifiloj
       i, sm (konsultu perlre(1)).

       Linioj antaŭ la unua sekcio aŭ ŝablono komencantaj per '-' estas traktataj kiel modifiloj.
       Ĉio  alia estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS
       kaj simile.

       La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:

           NOMO
           RESUMO
           PRISKRIBO
           ELEKTILOJ|MODIFILOJ
           alia
           MEDIO
           DOSIEROJ
           EKZEMPLOJ
           AŬTORO
           RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
           KOPIRAJTO
           KONSULTU ANKAŬ

       Iu ajn sekcio [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero  anstataŭigos  kion  ajn
       estus  aŭtomate  produktite  (kvankam  vi  ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per --name se
       bezonate).

       Aliaj sekcioj estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo  por  la  normaj  sekcioj
       montrataj supre, aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la
       inkluziv-dosiero.

       Almeto de teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la sintakson [<sekcio],
       [=sekcio]  aŭ  [>sekcio]  por meti la kroman tekston antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo,
       respektive.

DISPONEBLECO

       La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:

           ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

       Verkita de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

KONSULTU ANKAŬ

       La kompleta dokumentaro por help2man estas tenata kiel manlibro Texinfo.  Se la  programoj
       info kaj help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando

              info help2man

       devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.