Provided by: help2man_1.44.1_amd64 bug

NOMO

       help2man - generas simplan man-paĝon

RESUMO

       help2man [MODIFILO]... PLENUMEBLAĴO

PRISKRIBO

       'help2man' generas man-paĝon el eligoj de '--help' kaj '--version'.

       -n, --name=ĈENO
              priskribo por la alineo NAME (NOMO)

       -s, --section=SEKCIO
              sekci-numero por man-paĝo (1, 6, 8)

       -m, --manual=TEKSTO
              nomo de la manlibro (Uzant-Komandoj, ...)

       -S, --source=TEKSTO
              fonto de la programo (FSF, Debian, ...)

       -L, --locale=ĈENO
              elekti lokaĵaron (aprioras "C")

       -i, --include=DOSIERO
              inkluzivigi materialon el 'DOSIERO'

       -I, --opt-include=DOSIERO inkluzivigi materialon el 'DOSIERO' se ĝi ekzistas

       -o, --output=DOSIERO
              sendi eligon al 'DOSIERO'

       -p, --info-page=TEKSTO
              nomo de manlibro Texinfo

       -N, --no-info
              formeti referencon al manlibro Texinfo

       -l, --libtool
              forviŝi la 'lt-' el la program-nomo

       --help montri tiun ĉi helpon, kaj eliri

       --version
              montri versio-numeron, kaj eliri

       PLENUMEBLAĴO  devas  akcepti  modifilojn  '--help'  kaj  '--version'  kaj  eligi  al  ĉefeligujo  kvankam
       alternativoj povas esti indikataj uzante:

       -h, --help-option=ĈENO
              help-elektila ĉeno

       -v, --version-option=ĈENO versi-elektila ĉeno

       --version-string=ĈENO
              versia ĉeno

       --no-discard-stderr
              inkluzivigi ĉeferarujo dum analizado de elektil-eligo

       Raportu program-misojn al <bug-help2man@gnu.org>.

       Kopirajto (C) 1997, 1998, 1999, 2000, 2001, 2002, 2003, 2004, 2005, 2009, 2010, 2011,  2012,  2013,  2014
       Free  Software  Foundation, Inc.  Tio ĉi estas libera programaro; rigardu la fontkodon por kopi-kondiĉoj.
       Estas NENIU garantio; eĉ ne por MERKATIGEBLO aŭ TAŬGECO POR SPECIFA CELO.

INKLUZIV-DOSIEROJ

       Kroma materialo povos esti enmetata en la generota eligo per la elektiloj --include kaj --opt-include  La
       formo estas simpla:

           [sekcio]
           teksto

           /ŝablono/
           teksto

       Pecoj  de  netuŝita  teksto *roff estos enmetataj en la eligo en la komenco de la donita [sekcio] (iu ajn
       uskleco), aŭ post alineo kongruanta al /ŝablono/.

       Ŝablonoj uzas la sintakson de regul-esprimoj Perl kaj povas esti sekvataj de  la  modifiloj  i,  sm
       (konsultu perlre(1)).

       Linioj  antaŭ  la  unua  sekcio  aŭ ŝablono komencantaj per '-' estas traktataj kiel modifiloj.  Ĉio alia
       estas silente preteratentata kaj povas esti uzata por komentoj, ŝlosilvortoj RCS kaj simile.

       La sekci-eliga ordo (por tiuj enmetitaj) estas:

           NOMO
           RESUMO
           PRISKRIBO
           ELEKTILOJ|MODIFILOJ
           MEDIO
           DOSIEROJ
           EKZEMPLOJ
           alia
           AŬTORO
           RAPORTO DE PROGRAM-MISOJ
           KOPIRAJTO
           KONSULTU ANKAŬ

       Iu ajn sekcio [NOMO][RESUMO] aperantaj en la inkluziv-dosiero anstataŭigos kion  ajn  estus  aŭtomate
       produktite (kvankam vi ankoraŭ povas preterpasi la NOMOn per --name se bezonate).

       Aliaj  sekcioj  estos antaŭmetataj al la aŭtomate produktota eligo por la normaj sekcioj montrataj supre,
       aŭ inkluzivataj ĉe alia (supre) laŭ la ordo kiel ili estis trovataj en la inkluziv-dosiero.

       Almeto de teksto en la sekcion povas esti malimplice petata uzante la sintakson [<sekcio],  [=sekcio]  aŭ
       [>sekcio] por meti la kroman tekston antaŭ, ĉe, aŭ post la ordinara eligo, respektive.

DISPONEBLECO

       La lasta versio de tiu ĉi eldono disponeblas retkonekte el:

           ftp://ftp.gnu.org/gnu/help2man/

AŬTORO

       Verkita de Brendan O'Dea <bod@debian.org>

KONSULTU ANKAŬ

       La  kompleta  dokumentaro  por  help2man  estas  tenata  kiel manlibro Texinfo.  Se la programoj info kaj
       help2man estas ĝuste instalitaj en via sistemo, la komando

              info help2man

       devos doni al vi aliron al la kompleta manlibro.

help2man 1.44.1                                      2014-02                                         HELP2MAN(1)